Maŝa

8007-S1-0037-w.jpg
Maŝa mortis hodiaŭ, ĉe 6.15 matene.

Jam delonge mi deziras rakonti pri ŝi. Kaj mi devas fari tion. Sed nun al mi ne plaĉas kion mi antaŭ skribis…

Por mi la historio komenciĝis la 27-an de februaro per telefona alvoko. Telefonis al mi kunordiganto de volontula organizaĵo “Sangdonantoj al infanoj!“. Mi jam pli ol unu jaro ĉeestis en ilia listo de volontulaj sangdonantoj. Do, ŝi telefonis al mi kaj diris ke estas urĝe serĉata sango de la sama sangogrupo, kiel mi havas, kaj ĉu mi povas doni mian sangon al la 19-jaraĝa fraŭlino, kiu troviĝas en Rusia Onkologia Scienca Centro? Kompreneble, mi konsentis. Mi sentis ke jen estas la afero, kiun mi nepre devas fari. Neniam mi vidis ŝin antaŭ sed mi sciis ke mi devas helpi al ŝi. Kaj ne nur per sangodono.

Mi konatiĝis kun ŝiaj geamikoj, Tanja kaj Miŝa. Tanja kaj Maŝa estis en la sama ĉambro en la hospitalo antaŭ operacioj. Sed Tanja feliĉe venkis la kanceron antaŭ nelonge. Vizitinte Maŝan poste, ŝi eksciis ke Maŝa bezonegas helpon kaj sangon — post kurso de kemiterapio ŝi bezonas sangon ĉar ŝia orgamismo pro kemiterapio portempe ne produktas proprajn sangoĉelojn. Kaj Tanja ekagis. Finfine ŝi kun sia amiko Miŝa trovis necesan kvanton da sangdonantoj kaj tio savis la vivon de Maŝa.

Mi devas klarigi kial necesas serĉi sangdonantojn. Sango por transfuzo estas aparta kaj grava problemo en la nuna Rusio. Post disfalo de Sovetio, multaj institucioj ankaŭ disfalis. La forta kaj vasta institucio de volontulaj sangdonantoj preskaŭ malaperis. Nur dum kelkaj lastaj jaroj ĝi iom reviviĝas — dank’al sindonemaj kaj sinoferemaj volontuloj, kiuj ne plu povis toleri dolorojn de malsanaj infanoj, kiuj donis al malsanuloj ne nur sian sangon, sed siajn fortojn, monon, helpon kaj korojn. Tamen, eĉ kelkcent tiuj volontuloj mem ne povas ŝanĝi situacion en la tuta granda lando. Do, se etaj pacientoj de Rusia Porinfana Kliniko estas jam sufiĉe bone provizita per sango kaj helpo, malsanuloj de aliaj onkologiaj hospitaloj kaj malsanulejoj ofte devas mem serĉi sangdonantojn inter siaj parencoj, amikoj, parencoj de amikoj ktp. Mi mem vidis tiujn malfeliĉulojn en transfuzejo vagantajn inter sangdonantoj kaj petantajn pri necesa sangogrupo.

Alia grandega problemo estas mono. Kontraŭkancera “altteknologia” kuracado ĉiam estas multekosta kaj ofte daŭras dum multaj jaroj. Ordinaraj homoj ofte devas vendi eĉ siajn loĝejojn por pagi kontraŭ hospitalaj fakturoj. Jes, eblas ricevi ŝtatan subtenon (ruse oni ĝin nomiĝas “kvoto”) sed tio eblas ne ĉiam kaj ne por ĉiu kuracmetodo. Ofte regionoj ne havas sufiĉan kvanton da “kvotoj” por ĉiuj siaj malsanuloj.

Do, finfine Tanja invitis min viziti hospitalon pro konatiĝi kun Maŝa. Maŝa okazis bela maldika juna fraŭlino, tute senhara pro kemio. Du jaroj antaŭ oni trovis kanceron ĉe ŝi (sarkomo de Ewing, kiu frapas ostojn). Kaj dum tiuj du jaroj ŝi kun sia patrino Alla senĉese batalis kontraŭ terura malsano. Post operacio, dum kiu kuracistoj fortranĉis tumoron kun peco de pelvo, ŝi tute ne povis iri, eĉ stari ne povis. Sed post duono de jaro ŝi venkis — kun helpo de lambastonoj, sed ŝi ekiris. Tiutempe ŝi ankoraŭ estis forta…

En la fino de la lasta vintro oni trovis metastasojn en alia kruro. Novaj kursoj de forta kemiterapio komenciĝis… Post la unua kurso ŝi estis elhospitaligita el la Onkologia Centro, kvankam ŝi apenaŭ povis ekstari kaj fortegaj doloroj plu tirmentis ŝin. Kial? Ĉar kuracistoj de la Centro jam faris ilian laboron kaj ŝi devis “havi radian terapion kaj daŭrigi resaniĝon en onkologia malsanulejo loĝloke” ĝis komenco de sekvonta kurso de kemiterapio. La problemo estas ke Maŝa loĝas ne en Moskvo — ŝi venis Moskven el malgranda urbeto Majskij en Kabardio-Balkario — ne tre riĉa subjekto de Rusia Federacio. Kaj “loĝloke” ŝi tute ne povas ricevi necesan “altteknologian” kuracadon. Tie preskaŭ ne eblas ricevi fortajn anestezilojn, kiuj se ne tute forviŝus doloron, almenaŭ farus ĝin elteneblan.

Do, ni — ŝiaj amikoj — petis oferojn por ŝi. Dank’al oferemaj kaj kompatemaj homoj ni kolektis necesan sumon kaj enhospitaligis Maŝan en privatan klinikon kaj dum preskaŭ du semajnoj ŝi ricevis kurson de radia terapio. Post tio ili kun ŝia patrino venis hejmen por ioma ripozo inter kurackursoj.

Maŝa denove venis Moskvon en la fino de marto. La doloroj plifortiĝis tiom, ke nur narkotikaj analgeziloj helpis. Esploroj montris multajn novajn metastasojn en pulmoj kaj en vertebraro. Sed la kuracistoj ne provis ŝanĝi kuracilojn kaj daŭrigis antaŭdefinitan kemiterapion. Kaj tuj post la kurso ŝi estis elhospitaligita, kun fortegaj doloroj. Denove ni alportis nian monon kaj petis ĉiujn niajn amikojn oferdoni. Kaj denove Maŝa okazis en la sama privata kliniko.

Nur post kiam ŝiaj kruroj okazis tute paralizitaj, kaj malgrandaj dozoj de narkotikaĵoj ne plu helpis, la kuracistoj ŝanĝis metodon al “ĉion kaj tuj”. Do, ĉiuj, eĉ ne kuracistoj, komprenis ke la fino jam estas proksima… Sed Maŝa ankoraŭ kredis ke ĉio estos en ordo. Forta radioterapio apenaŭ helpis, Maŝa anhelis dum noktoj kaj tagoj pro likvaĵo kaj metastasoj en pulmoj…

Ŝi estis hela, pura kaj forta homo. Ŝi kredis je Dio per pura, infana kredo. Kaj Dio prenis ŝin. Ŝi por ĉiam vivos en la koroj de ŝiaj amikoj.

stumblr 1.4

stumblr-mainAperis nova versio de poŝtelefona kliento por  Tumblr.

Programo stumblr funkcias en Symbian (S60) telefonoj.

En la nova versio uzanto povas:

  • Sendi tekstojn, citaĵojn aŭ fotojn (ĝis 5M) al Tumblr.
  • Marki bloĝaĵojn per etikedoj (eblas agordi defaŭltajn etikedojn por ĉiu speco de blogaĵo).
  • Marki blogaĵon privata — ordinare blogaĵojn en Tumblr estas publikaj, sed eblas marki sendotan blogaĵon privata por ke ĝi ne videblas por ĉiuj aliaj krom aŭtoro.
  • Uzi Markdown markadon, kiun komprenas Tumblr.
  • Aŭtomate konservi redaktatan blogaĵon.
  • Agordi tiparon en tekstredaktilo.
  • Selekti grupon por ĉiu blogaĵo kaj agordi defaŭltan grupon. La liston de grupoj stumblr ricevas de la servilo.

La programo estas skribita en Pitono, do unue instalu PyS60 en vian poŝtelefonon kaj ankaŭ instalu necesan pakaĵon appuifw2.

Snaptu

snaptu_1_main

Ĉefa ekrano

Snaptu estas poŝtelefona programaro, kiu ebligas komuniki per Twitter, Facebook, legi RSS-novaĵojn, ekscii veteron ktp.

La programo estas konstruita kiel ĉefa “kliento” kun aldoneblaj aplikaĵojn por ĉiu servo. La uzanto mem povas agordi propran aron de bezonataj servoj. Sed por mi la plej multo da proponataj aplikaĵoj malutilas (kiel London Tube aŭ novaĵoj de kriketo). Sed kelkajn mi trovis vere utilaj por mi: Twitter, Facebook, Google Calendar, News & Blogs kaj AccuWeather.com.

Snaptu estas verkita en Ĝavo, do ĝi funkciu en iu ajn moderna poŝtelefono. La programo aspektas solide, kun oportuna, belaspekta kaj laŭmoda grafika interfaco simila al iPhone. Mi volonte uzas ĝin anstataŭ twibble kaj twittai por komuniki per Twitter. Por mi mem mankas iu mesaĝilo (Jabber/GTalk), retpoŝto kaj subteno de blogoj (logike estus havi subtenon por Blogger, sed mi preferus tumblr aŭ WordPress).

Por elŝuto kaj instalo necesas doni numeron de sia poŝtelefono, kien estos sendita SMS kun ligilo por elŝuti. Sed mi ricevis neniun SMS de la retejo kaj mi trovis alian vojon — per poŝtelefona krozilo mi vizitis paĝon ĉe http://m.snaptu.com/ kaj klakis sur la ligilo “Get Snaptu”.

Twitter

Twitter

snaptu_4_facebook

Facebook

snaptu_6_weather

Vetero

snaptu_7_apps

Aldoneblaj aplikaĵoj

“Ne nur infanoj”

090426-0038-w.jpg

Dimanĉe, la 26-a de aprilo, en la Centro de moderna arto “Vinzavod” en Moskvo okazis filantropa festo “Ne nur infanoj” organizita de filantropa kuniĝo “Ĉiuj kune”. Filantropiaj fondusoj, kiuj kutime helpas al infanoj, kune faris la agon por kolekti monon por resanigo kaj helpo al malsanaj plenaĝuloj.

La plenaĝulo antaŭ peniga malsano fariĝas la sama sendefenda, senhelpa kiel eta infano. Tiu, kiu devas vivi nur en malsanuleja lito apenaŭ povas mem trovi sangdonantojn, tiujn grandajn milojn da eŭro por pagi kontraŭ saviga operacio… Tio ne dependas de la aĝo.

Kompreneble, oni pli ofte kaj volonte kompatas al infano. Ja eĉ sana infano estas pli vundebla kaj senhelpa ol plenaĝulo. Tial ekzistas nulte da diversaj fondusoj, volontulaj organizaĵoj, kiuj helpas al porinfanaj malsanulejoj, offejoj ktp. Sed plenaĝuloj ofte ankaŭ bezonas helpon! Jes, ili havas amikojn, kiuj povas helpi, sed… kiam temas pri operacio kiu kostas pli ol 30 mil da eŭro, aŭ tre multekostaj medikamentoj, amika helpo jam ne sufiĉas.

Дальше

Savu vivon de infano!

Jen estas traduko en Esperanto:

Tio ne estas reklamo - tio estas 30 secundoj de via vivo

Kiom da sangoferoj vi faris dum via vivo?

Infanoj kun sangaj malsanoj bezonas transfuzojn ĉiutage

Tiuj malsanaj infanoj ne plu povas vivi sen sango de donantoj

Savu vivon de infano: fariĝu sangdonanto!

stumblr — programo por blogi ĉe tumblr

Antaŭ nelonge mi malkovris tumblr‘on por mi mem. Tumblr estas sistemo de t.n. tlogoj (mallongaj blogoj). Se blogo estas taglibro, tlogo estas notlibro por malnetaĵoj. La blogaĵo povas esti teksto, aŭ ligilo, aŭ citaĵo, aŭ nur sola foto. Mi havas tie privatan blogeton por mi mem. Kaj mi kreis programeton por blogi ĉi-tie per mia poŝtelefono — stumblr.

La programo kapablas sendi tekstajn blogaĵojn, fotojn kaj citaĵojn. Por plibeligi tekstojn eblas uzi Markdown tekstmarkadon (tre simplan marklingvon similan al tiu de Vikioj). Vi povas sendi per ĝi fotojn (ĝis 5M maksimume). Ankaŭ eblas aldoni etikedojn al la blogaĵo. 

La programo funkcias en Symbian S60 telefonoj kaj estas verkita en Pitono. Do, por ĝi funkciu vi devas unue instali PyS60 kaj appuifw2 pakaĵojn.

 

Interalie, se vi ne havas alian telefonon aŭ iPhone, vi povas uzi jenajn programojn anstataŭ:

  • Tumbla — programo verkita en Ĵavo (J2ME) uzeblas en preskaŭ ĉiu moderna telefono;
  • Tumblerette — speciala programo por iPhone.

Twitter enpoŝe

081003-012-w.jpgSe vi uzas twiter’on same aktive kiel mi, vi verŝajne volas havi ĝin ĉiam ĉe vi, eĉ dum vojaĝoj aŭ promenado en la najbara parko. Se jes, vi probable jam havas modernan poŝtelefonon, kiun vi ĉiam portas kun vi. Do, ĉi-okaze vi povas uzi twitter’on ĉiam, kiam vi volas. Necesas nur instali unu el la klientaj programoj por twitter. Memkompreneble, vi povas viziti unu el tiuj retejoj: http://m.twitter.comhttp://m.slandr.net, se via poŝtelefono havas web-krozilon. Sed tiu ĉi rimedo ne tro oportunas, se vi volas konstante ĉeesti tie.

Ekzistas verŝajne almenaŭ pli ol dek diversaj programoj por regulaj poŝtelefonoj. En tiu ĉi blogero mi priskribos nur du la plej bonaj kaj utilaj laŭ mia gusto programoj. Tiuj ĉi programoj bone funkcias en multaj modernaj poŝtelefonoj. Se vi havas malpli modernan aparaton kaj la priskribitaj programoj ne funkcias ĉe vi, provu pli simplajn Abiro Jitter, jibjibTinyTwitter. Vidu ankaŭ mian malnovan blogeron, en kiu mi rakontis pri ili. Se vi havas laŭmodan iPhone, provu Twitteriffic aŭ ion similan. Unue serĉu ĉi-tie.

twibble

Do, mi komencu. La unua programo, pri kiu mi volas diri, estas twibble — la plej bona twitter-kliento laŭ mia opinio. Ĝi havas belan kaj oportunan interfacon kaj ĉion necesan por facila kaj komforta “pepado”: vi povas legi ĉion skribitan de vi kaj viaj amikoj en la ĉefa fenestro. Respondoj al vi estas emfazitaj per ciana koloro, privataj mesaĝoj — per ruĝa koloro. Ekzistas versioj por poŭtelefonoj (Java-programo) kaj por regulaj komputiloj (Adobe Air). Mi rakontu nur pri la unua.

Vi povas skribi mesaĝojn mem, respondi al iu ajn mesaĝo, sendi privatajn mesaĝojn, aldoni fotojn (publikiĝas ĉe TwitPic, do vi devas antaŭ registri vin tie), sekvi novajn personojn. Ankaŭ vi povas indiki vian lokon, kie vi nun troviĝas, aŭ permesi al twibble uzi informon de GPS, se vi ĝin havas. Vi povas agordi aŭtomatan renovigon de la listo de mesaĝoj kaj via poŝtelefono informos vin per vibrado tuj post novaj mesaĝoj aperi. Vi povas sendi mesaĝojn ne nur per la reto, sed per SMSoj al twittera telefonnumero (la programo jam scias ĝin). Do, eĉ se vi ne havas Interreton portempe, vi ĉiam povas mesaĝi per SMS. Krom ĉio, vi povas malfermi ligilojn, aperintajn en mesaĝoj, en poŝtelefona krozilo. Eblas ankaŭ sekvi (follow) iun, tajpinte ŝlian kromnomon (Menu-Twitter-Follow twitter user).

Twibble havas oportunajn klavkomandojn, kiuj ebligas rapide elvoki plej oftajn komandojn:

  • 0 — agordoj
  • 1t — sendi mesaĝon
  • 2r — @-respondi al selektita mesaĝo name
  • 3d — sendi privatan mesaĝon
  • 4 — ŝanĝi aspekton de la listo: montru ĉiuj mesaĝojn aŭ nur @-respondojn kaj privatajn mesaĝojn
  • 5 — iri al la unua (la plej freŝa) mesaĝo
  • 7 — marki selektitan mesaĝon kiel ŝatatan
  • 8h — kaŝi (iri fone)
  • 9 — montri Java-ĵurnalon
  • <strong>*</strong> aŭ u — recevi novajn mesaĝojn (nur novaj mesaĝoj estos ricevitaj)
  • # — relegi la liston de mesaĝoj

Unue, elŝutu kaj instalu twibble kiel priskribite. Post tio lanĉu ĝin kaj agordu: indiku vian kromnomon kaj pasvorton ĉe twitter kaj klaku Save. La programo provos konekti al Interreto kaj akiri mesaĝojn de twitter.

Por sendi novan mesaĝon klaku Menu kaj elektu Twitter aŭ simple klaku 1. Tajpu tekston kaj klaku Options aŭ centran butonon de navigilo, elektu twibble! por sendi per Interreto aŭ twibble! (SMS) por sendi per SMS. Notu ke senditaj mesaĝoj ne tuj aperas en via listo sed nur post renovigo de la listo (aŭtomata aŭ permana).

Por ricevi al selektita mesaĝo klaku 2, tajpu respondon kaj same sendu ĝin. Por sendi privatan mesaĝon klaku 3, tajpu (se necesas) kromnomon de persono en To kampo kaj tajpu mesaĝon en la kampo Make your tweet.

Vi ĉiam povas aldoni bildon al via mesaĝo — tajpante iu ajn mesaĝon klaku Functions, elektu Append picture kaj selektu necesan bilddosieron.

Vi povas agordi tri “ŝablonojn”, kiujn vi povas rapide enmeti en mesaĝo — tajpu 0Menu-Options kaj tajpu tekston en la kampojn Template 1, Template 2 kaj Template 3. Poste, tajpante mesaĝon, klaku Functions kaj selektu necesan ŝablonon el la menuo.

Se via poŝtelefono havas GPSon, ĝi povas esti uzata por indiki vian lokon. Ankaŭ vi povas agordi informon pri via loko en Menu-Location-Update profile location. Ankaŭ eblas indiki lokon en aparta mesaĝo entajpinte L:via loko:.

La lasta afero, pri kiu mi volus diri, estas problemo kun SSL ĉe twibble. Dekomence la opcio Use SSL estas markita. Kaj antaŭ monato mi komencis ricevi informojn ke SSL-certifikato bezonas renovigon, sed post ricevo de la nova certifikato ĝi nenion montras kaj denove montras la saman demandon. Se vi havas la saman problemon, malfermu Options kaj demarku Use SSL opcion, klaku Save kaj provu akiri twitteron denove.

twittai

Alia bonega kaj bela programo, kiun mi ĵus malkovris, estas twittai. Ĝi ankaŭ estas Java-programo kaj funkcias en ĉiuj modernaj poŝtelefonoj.

Elŝutu kaj instalu ĝin kiel priskribite. Dum instalado la programo unue demndos vin ĉu via aparato havas tuŝeblan ekranon aŭ ne, poste ĝi provos konekti al la reto kaj demandos pri via twitter-kromnomo kaj pasvorto. Finfine, vi vidos la ĉefan fenestron kun la listo de mesaĝoj.

La listo de mesaĝoj estas dividitaj je paĝoj (same kiel ankaŭ en la retejo de twitter). Por legi plu vi povas elekti Next page and klaki sur ĝi per centra butono.

La programa konduto pli similas al tiu de krozilo: klakante centran butonon de navigilo (aŭ per Enter opcio de menuo) vi “eniras” twitteron de aŭtoro de la mesaĝo. Eblas iri plu kaj vidi, ekzemple, profilon de uzanto, kaj poste veni reen klakante Return. En twibble ĉio eblas fari nur per menuo Options.

Vi povas sendi novan mesaĝon en via twitter (3.Update), respondi al iu mesaĝo (4.Re…-1.Reply), kopii iun mesaĝon al via twitter (4.Re…-2.Retweet), sendi privatajn mesaĝojn (5.Direct M.) ktp.

Por tajpi novan mesaĝon aŭ respondon vi uzas regulan simplan redaktilon de via poŝtelefono. Tajpu bezonatan tekston kaj klaku Send. Notu, ke permesita longeco de tajpata teksto en la redaktilo estas 256 literoj dum twitter permesas sendi mesaĝojn ne pli longajn ol 140 literoj. Do, pli longaj mesaĝoj aperos tranĉitaj. Dum mi tajpas mesaĝon mi ĉiam kontrolas, ke la resto da literoj, indikita supre, estu ne malpli multe ol 116 literoj (256-140) por ke mesaĝo ne tranĉiĝu.

Twittai ne kapablas sendi bildojn, nek malfermi ligilojn sed ĝi ebligas facilan krozadon tra mesaĝlistoj de viaj amikoj, vi povas legi ne nur limigitan kvanton de la plej freŝaj mesaĝoj sed iri en pasinteco kaj legi plu… Vi ankaŭ povas kontroli vian liston de sekvatoj, aldoni kaj forviŝi amikojn, marki mesaĝojn kiel ŝatataj…

Al mi plaĉas aspekto de la programo. Tamen, ne eblas ŝanĝi ion krom grandeco de tiparo. Probable, la aŭtoroj aldonos pli en sekvontaj versioj.

Kiel konservi viajn twitter-statusojn

En Twitter mi jam kolektis multe da ligiloj, citaĵoj ktp. Estas oportune meti informon tien por poste reveni, trovi kaj relegi. Sed ne ĉiam Interreto atingeblas. Kaj krome, mi volas havi rezervan kopion de miaj statusoj ĉe Twitter, por ĉiu okazo. Mi trovis bonegan kaj simplegan programeton TwitterBackup, kiu malrapide (pro limigoj en API de twitter) kaj precize elŝutas enhavon de montrita twitter-konto kaj konservas ĉion en belaspekta kaj kompleta XML-dosiero, kiun oni povas konservi en la disko de komputilo kaj uzi ĉiumaniere. Ĉar XML fakte estas teksto, mi povas, ekzemple, malfermi ĝin en tekstredaktilo kaj serĉi ĉion mi volas.

Poste mi verkis programeton, kiu legas la dosieron kaj metas ĉiujn statusojn en malgranda datumbazo SQLite. Nun mi havas datumbazon kun la tuta mia twittero kaj mi povas serĉi, filtri kaj ordigi statusojn per kutimaj SQL-komandoj. Kompreneble, mi povus uzi twitteran serĉon, sed mi ne povas ordigi statusliston per ĝi.

La programeto kontrolas ankaŭ unikecon de statusoj antaŭ meti ilin en la datumbazo. Pro tio eblas de tempo al tempo fari novan rezervan XML-dosieron kaj doni ĝin al la programeto.

La lasta programeto legas la datumbazon kaj generas HTML-tekston, kiun eblas konservi en dosiero kaj poste legi per krozilo. Ĝi kreas ligilojn al la statusoj mem en Twitter, al la respondataj uzantoj kaj iliaj statusoj, se eblas.

SymWiki — Persona Vikio en Symbian

Jam dum multaj jaroj mi uzas vikion por konservi kaj ordigi miajn proprajn informojn kaj dokumentojn. Mi uzas Emacs Wiki Mode kaj Emacs Muse en miaj poŝka kaj surtabla komputiloj. Simplaj tekstaj dosieroj kun ligiloj inter ili estas grava ilo por mi.

Kompreneble, ke post aĉeto de Nokia E51 mi provis trovi ion similan por ĝi. Sed, krom Active Notes, antaŭinstalita en la smartfono, mi trovis nenion. Dum kelka tempo mi ĝin uzis, sed al mi mankis ligiloj, per kiuj mi kutimis ligi kaj ordigi dokumentojn.

Denove mi traserĉis la Reton, sed denove trovis nur malgrandan kaj malfortan programeton fubuki, verkitan en Pitono. Do, finfine mi decidis verki mian propran redaktilon — tiun, kiun mi bezonas.

Kaj jen, post kvar tagoj mi eldonis la unuan version de la redaktilo: SymWiki 1.0 elŝuteblas ĉe Google Code en SIS-pakaĵo por S60 3a eldono kaj ZIP-pakaĵo kun fontkodo por ĉiuj aliaj.

Dum la ununa starto la programo aŭtomate kreas dosierujon E:\Wiki en memorkarto de telefono kaj la ĉefan paĝon Home en gi. La programo uzas subaron de Emacs Muse markado, nome ligilojn en duoblaj rektaj krampoj ([[PaĝNomo]]) kaj malplenan linion kiel disigilo de alineoj. Do, eblas nun kopii dosierojn de mia vikio en poŝkomputilo al telefono kaj reen.

La programo uzas tekstredaktilon, unue verkitan por mia alia programo, S60 HTML Editor, tial ĝi havas la samajn funkciojn por rapida moviĝo tra la teksto, serĉado ktp. Por enmeti ligilon oni devas selekti Options/Insert link kaj tajpi paĝnomon. Por sekvi ligilon, oni devas enmeti kursoron en duoblajn rektajn krampojn kaj premi selektbutonon (centran butonon de navigilo). Ankaŭ eblas reveni al antaŭaj paĝoj premante Back butonon aŭ elekti paĝon el la listo de ĉiuj paĝoj (Options/All pages).

Novaj paĝoj estas kreitaj aŭtomate kiam vi sekvas ligilojn. Ĉiuj ŝanĝoj konserviĝas ankaŭ aŭtomate kiam vi malfermas alian paĝon aŭ fermas la programon.

Se la programo ŝajnas al vi utila, bonvolu instalu kaj uzu ĝin. Kaj ne hezitu, sendu al mi demandojn kaj proponojn pri ĝi.

Do, tiu ĉi estas nur la unua versio! ;)

Nova versio de HTMLEd

Hieraŭ mi finfine sukcesis krei SIS-pakaĵon por S60 HTML Editor. Nun eblas instali la redaktilon kiel aparta programo, kiu havas sian propran “butonon” en ĉefa menuo de smartfono. Do, la nova versio elŝuteblas ĉe Google Code. Bonvolu noti, ke SIS-pakaĵon eblas instali nur en S60 3rd Edition. Fakte, mi intencas krei SIS-pakaĵojn ankaŭ por aliaj versioj de Symbian, sed mi ne povas testi ilin nun.

S60 HML Editor estas simpla kaj oportuna redaktilo de HTML-dosieroj rekte en Symbian-smartfonoj. La redaktilo plifaciligas tajpado de HTML-etikedoj — necesas nur elekti necesan etikedon per menu. Ĝi estas verkita en Pitono, do necesas instali Pys60 kaj appuifw2 por ĝi funkciu.

 

Ĉefa fenestro de HTMLEd

Ĉefa fenestro de HTMLEd