Vortaroj enpoŝe
Mi konstante uzas vortarojn en SDictionary formato. En grandaj komputiloj kaj poŝkomputilo mi uzas mian propran legilon SdiQt, sed ĝi ne taŭgas por mia nova smartfono. Sed finfine mi trovis legilon ankaŭ por ĝi: Python Dictionary for Series60. Ĉi-tie mi rakontu kiel instali ĝin en smartfono kun Symbian S60 Red.3.
Unue, necesas instali Pitonon por Symbian. Elŝutu necesajn pakaĵojn de PyS60 (ĉe SourceForge). Vi devas elŝuti kaj instali du pakaĵojn: PythonForS60 (la Pitono mem) kaj PythonScriptShell (komanda ŝelo). Elektu pakaĵojn laŭ versio de operaciumo de via smartfono.
Due, elŝutu pydictS60-3rdEd.sis (nur por Symbian 9.x). Se via smartfono havas malpli novan version de operaciumo, provu jenan pakaĵon: pyDict-1.01.zip. Instalu SIS-pakaĵon en via smartfono.
Trie, dct-vortaroj estas necese konverti al propra formato de la programo antaŭ vi povas ilin uzi. En ĉi-tiu pakaĵo pyDict-1.01.zip troviĝas konvertilo. Malpaku arkivon en via komputilo kaj malfermu dosierujon pyDict-1.01/dict — tie vi troviĝas programeto conv.py.
Por ĉiu vortaro, kiun vi volas meti en vian smartfonon, vi devas lanĉi la konvertilon el komanda linio: python conv.py <VORTARNOMO.dct>. Post tio vi trovos novajn pd-dosierojn apud dct-dosieroj. Metu la novajn pd-dosierojn al via smartfono en la dosierujo C:\Pydict aŭ E:\Pydict.
Nun ĉio pretas. Vi povas lanĉi la vortarlegilon. Ĝi trovos ĉiujn vortarojn kaj vi povos uzi ilin.
Unue, elektu necesan vortaron kaj tajpu komencon de bezonata vorto (kvazaŭ vi uzas T9on). Premu Ok-butonon (centran) por malfermi selektitan artikolon. Ankaŭ vi povas klavi “Options/Find” kaj tajpi tutan vorton aŭ ĝian komencon por serĉi.
Mi trovis nur unu manko — mi ne povas tajpi ĉapelitajn literojn, do mi ne povas trovi vortojn tajpante. Eblas nur listigi vortaron ĝis la fino (nu, mi unue trovis “zum” kaj post “zumi” troviĝas “ĉabrako”, “ĉagrena” ktp). Verŝajne, mi provu refari eo-vortarojn en X-skribo por uzado en la smartfono — ĉu ie restas fontokodoj?…
RSS
Ora Mezo » Blog Archive » Elekto de programaro por Symbian smartfono:
[...] Fotoj « Vortaroj enpoŝe [...]
1 November 2008, 8:22 pm