Goo kaj Symbian

Goo estas mia favorata ludo. Mi ŝatas ludi ĝin kvankam mia nivelo ankoraŭ ne tre bonas (post du jaroj ĉe DGS mi atingis nur 20-an kjuon). Aĉetinte novan smartfonon Nokia E51 mi tuj komencis serĉi programaron por ludi goon en ĝi. Kaj jen kion mi trovis.

  • MGO — Simpla programo, menciinda nur pro ĝia universaleco: ĝi funkcias en preskaŭ ĉiu poŝtelefono kun J2ME (MIDP-1.0/CLDC-1.0). Mi uzis ĝin en mia malnova SE T630. MGO estas simpla gobano.
  • Gome — Pli bona gobano (kun solvo de problemoj, ebleco legi/skribi SGF-dosierojn ktp). Komerca programo, kaj mi forĵetis ĝin — mi ne pretas pagi por simpla gobano.
  • jWeichiango — Mi ne komrenis en kiu ludo ĝi ludas… Ĝi faras sensencaj movoj, malpermesas al mi meti ŝtonon en iu loko kun vortoj pri “Koo-regulo” dum tute ne estis ia koo… Tro malgrandaj ŝtonoj kaj tro maloportuna interfaco. Mi forĵetis ĝin.
  • YAMGT — Ankoraŭ unu gobano. Ne tre bona, fuŝfunkciis ĉe mia telefono. Mi forĵetis ĝin ankaŭ.
  • Tiny Go — Probable bona gobato, sed mi ne sukcesis ĝui ĝin pro ia eraro en certifikato aperinta dum instalado.
  • HandyGo (weiqi) — Sufiĉe bona gobano kun trejnilo (problemsolvilo). Ĝi povas legi kaj skribi SGF-dosierojn. Ĝi plaĉas al mi.
  • GOWriteME — Ankoraŭ unu bona gobano kun aldonaĵoj. Ĝi taŭgas por analizi luditajn partiojn.
  • GNU Go for S60 — Unu nura “denaska” programo en propra SIS-formato de Symbian (ĉiuj aliaj estas Ĝava-programoj). Kaj la sola kiu scipovas ludi! Laŭ aserto de aŭtoro, ĝi efektive estas GNU Go portita al S60. Sed ĝi tamen malproksimas al perfekteco — mankas nepraj funkcioj de bona goo-programo: ĝi havigas neniun informon pri kaptitaj ŝtonoj, nek rezulton de matĉo. La plej freŝa versio aperis preskaŭ jaron antaŭe. Tamen, la aŭtoro informis min ke estas progreso: duonpretas versio 0.2…

Resume, en mia smartfono restis nur tri: GoWriteME (por esplori partiojn), HandyGo (por trejni min solvante problemojn) kaj GNUGoS60 (por ludi, kompreneble). Portempe restas ankaŭ MGO (mi ne scias kial! ;). Kaj senpacience mi atendas novaĵojn pri nova version de GNUGoS60

Leave a comment